has gloss | epo: Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Malnova Urbo > La Malgranda Placo < Turismo ---- La Malgranda Placo (Malé náměstí) estis, dum mezepoko, foirejo de fruktoj. Je la nordorienta flanko de la placo konserviĝis gotika arkadaro. Speciale interesa estas la angula domo n-ro 4/10, en malfrua renesanco (ĉ. 1600), kun angula balkonaĵo kaj restoj de sgrafitoj sur la fasado. Je la okcidenta flanko staras la Rott-domo n-ro 142/3, novrenesanca (1890) kun riĉe ornamita fronto laŭ desegnoj de Mikoláš Aleš. Centron de la placo okupas bela renesanca fontano kun forĝita krado (1580). Tipe patricia domo estas la "Richter-domo" n-ro 459/11, el la fino de l 18-a jarcento, kun bela klasikisma portalo el la komenco de l 19-a jarcento. |